Pierre Corneille
EL LA «CIDO»

UNUA AKTO
UNUA SCENO

ĤIMENA
Elvira, ĉu vi al mi raportis tre sincere?
Ĉu vi nenion kaŝas el la parol' de l' patro?
ELVIRA
Eĉ nun ravita estas ja ĉiu mia sento,
Rodrigon li estimas, samkiel vi lin amas,
kaj, se animon lian mi legas senerare,
li baldaŭ vin ordonos respondi lian amon.
ĤIMENA
Ripetu do, mi petas, rediru duan fojon,
kial vi kredas, ke li aprobas mian amon?
Sciigu ree, kian esperon do mi formu,
ne eble tro aŭskulti rakonton tiel ravan,
vi al amfajro niá ne povas tro promesi
la dolĉan liberecon: sin klare montri tage.
Kion li diris al vi pri la intrig' sekreta,
kiun ĉe vi Don Sanĉo kaj Don Rodrig' aranĝas?
Ĉu vi ne tro vidigis, kiela malegalo
inter ĉi du amantoj min klinas unuflanken?
ELVIRA
Ne, mi vin pentris tiel, ke vi, indiferenta,
nenies amesperon ŝveligas, nek detruas,
vidante nek tro dolĉe, nek tro severe ilin,
edzon elekti patran ordonon vi atendas.
Tiu respekt' lin ravis, la buŝo kaj vizaĝo
pri tio donis al mi tuj nedubeblan pruvon.
Kaj ĉar mi devas al vi ankoraŭ ĝin reciti,
jen kion li pri ili, kaj pri vi haste diris:
"Ŝi aĝas laŭ la devo; sin ili ambaŭ indas,
kreitaj de fidela, bravega, nobla sango,
junaj, sed oni legas en la okuloj klare
la admirindan virton de la prauloj bravaj,
precipe Don Rodrigo ne havas vizaĝtrajton
ne plene konvenantan al bildo de noblulo.
Devenas li el tiel herooriĉa gento,
ke tie oni vere naskiĝas inter laŭroj.
La brav' de lia patro, iame sensimila,
dum lia forto daŭris, admiron vekis ĉie,
sur la frunt' la faltoj gravuris liajn agojn,
dirante eĉ nun, kio li estis siatempe.
La fil' promesas, kion mi vidis de la patro,
mia filin' ja povas lin ami kaj min plaĉi."
Al reĝ-konsil' li iris, do ties hor' urĝanta
distranĉis ĉi parolon, apenaŭ komencitan,
sed jam ĉi kelkaj vortoj kredigas, ke la patro
inter la du amantoj ne multe ŝanceliĝas.
Por sia fil' la Reĝo elektos guverniston,
kaj sole lin atendas ĉi grado de honoro,
senduba la elekto, kaj lia rara bravo
certege devas timi nenies konkuradon.
Ĉar liaj heroaĵoj lin faras senegala,
en ĉi esper' plej prava li estos sen rivalo.
Kaj nun, ĉar Don Rodrigo persvadis sian patron
proponi la aferon je l' fino de l' konsilo,
nun juĝu mem, ĉu bone elektis li la tempon,
ĉu ne tuj plenumiĝos deziroj viaj ĉiuj.
ĤIMENA
Kaj tamen, ŝajne, mia animo konfuzita
rifuzas tiun ĝojon, kaj sub ĝi nun premiĝas,
momento povas ŝanĝi l' aspekton de la sorto,
kaj en feliĉo granda mi timas grandan plagon.
ELVIRA
Vi vidos, ke ĉi timo feliĉe estas trompa.
ĤIMENA
Kiel ajn ĝi okazos, ni iru, ĝin atendi.

DUA SCENO

REĜIDINO
Paĝi', en mia nomo avizu al Helena,
ke iom ŝi malfruas hodiaŭ min viziti,
kaj mia amikeco pri ĉi malfruo plendas.
LEONORA
Estrin', deziro sama vin urĝas ĉiun tagon,
kaj vin, interparole, mi ĉiutage vidas
demandi, kian punkton alvenis ŝia amo?
REĜIDINO
Ne estas sen motivo; mi preskaŭ ŝin devigis
akcepti sagojn, kiuj nun vundas ŝian koron.
Ŝi amas Don Rodrigon, kaj lin de mi akiris,
kaj nur per mi Rodrigo malŝaton ŝian venkis.
Do, ĉar de l' geamantoj mi ligis mem la ĉenojn,
min devas interesi, ĉu pen' ilia ĉesis?
LEONORA
Estrino, sed, dum ili sukcesas tiel bone,
jen, montras vi ĉagrenon, kreskantan ĝis ekstremo,
ĉu l' amo, kiu ilin plenigas per jubilo,
profunda tristo estas por via granda koro?
Ĉu l' intereso, kiu okupas vin pri ili,
vin igas malfeliĉa, dum ili feliĉegas?
Sed eble mi tro riskas, kaj iĝas tro scivola?
REĜIDINO
Duobliĝas mia tristo, restante en sekreto,
ho, aŭdu, aŭdu fine, kiele mi batalis,
kiajn atakojn spitas ankoraŭ mia virto.
La am' estas tirano, neniun indulganta.
Ĉi junan kavaliron, amanton donacatan
mi amas.
LEONORA
Vi lin amas!
REĜIDINO
Ho, tuŝu mian koron!
Kiel la nom' de ĝia venkinto ĝin konfuzas,
kiel ĝi lin rekonas!
LEONORA
Pardonu min, Estrino,
se mi senrespektiĝas ĉi flamon mallaŭdante.
Princino granda povus pri si forgesi tiel,
ke simplan kavaliron ŝi lasus en la koron!
La Reĝo kion dirus! Kastiljo kion dirus,
ĉu vi ne plu memoras, kies filin' vi estas?
REĜIDINO
Mi ĝin memoras tiel, ke verŝus mian sangon
mi antaŭ ol malnoble senindi mian rangon.
Mi povus ja respondi, ke en animoj noblaj
nur la merito rajtas generi amofiamojn,
kaj se pasio mia intencus sin ekskuzi,
ĝin povus ja pravigi eĉ mil ekzemploj famaj.
Sed ilin mi ne sekvos tra la danĝer' de digno,
mi havas multan amon, sed eĉ pli multan volon.
Mi diras al mi ĉiam, ke min filinon reĝan,
neniu ajn alia ja indas, krom monarko.
Vidante, ke ne povas sin mia kor' defendi,
mi mem fordonis, kiun mi preni ne aŭdacis,
en liajn brakojn metis anstataŭ mi Ĥimenan,
estigis fajrojn fremdajn por forestingi mian.
Ne miru do, ke mia animo turmentita
sen pacienc' atendas ilian geedziĝon.
Vi vidas, ke dependas trankvil' mia de tio.
l' esper' vivigas amon kaj ĝi kun ĝi pereas:
ĝi, fajro, estingiĝas, se mankas la nutraĵo.
Kaj malgraŭ la rigoro de l' trista aventuro
se havos jam Ĥimena Rodrigon, kiel edzon,
mia espero mortos, do mia kor' saniĝos.
Sed dume mi suferas turmenton nekredeblan,
ĝis la edziĝ' Rodrigon mi trovas tro aminda.
Mi penas por lin perdi kaj perdas lin bedaŭre,
jen, kio kaŭzas mian sekretan malplezuron.
Mi vidas kun ĉagreno, ke min la am' devigas
pro iu ĝemi, kiun fiere mi subtaksas.
Mi sentas mian menson duparte dividita,
dum firmas mia volo, ardegas mia koro,
fatala nupto! ĝin mi timegas kaj sopiras,
nur neperfektan ĝojon mi povas do esperi,
kaj miaj am' kaj digno valoras ambaŭ tiom,
ke, ĉu la nupt' okazos, ĉu ne, mi same mortos.
LEONORA
Estrin', mi post ĉi tio nenion povas diri,
krom, ke mi kun vi ĝemas pri kordoloroj viaj,
se mi ĵus vin mallaŭdis, do nun mi vin kompatas,
sed ĉar en tiel dolĉa kaj akra korsufero
batalas via virto kun ĝiaj ĉarm' kaj forto,
repuŝas la atakon, reĵetas ĝian logon:
trankvilon ĝi redonos al via mens' necerta.
De ĝi esperu ĉion kaj de l' helpema tempo,
esperu de l* ĉielo, ĝi estas ja pli justa
ol lasi vian virton sub tiel longa premo.
REĜIDINO
Mia esper' plej dolĉa — forperdi la esperon.
PAĜIO
Laŭ la ordon' Ĥimena alvenas vin viziti.
REĜIDINO
Iru kun ŝi paroli en nia galerio.
LEONORA
Ĉu volas vi ĉi tie restadi en revado?
REĜIDINO
Ne mi deziras sole, eĉ malgraŭ la ĉagreno,
vizaĝon kvietigi iome pli libere.
Mi sekvos vin.
Ho, Dio, de kiu mi atendas
la savon, limu fine ĉi tiun korsuferon,
firmigu la trankvilon, firmigu mian dignon,
feliĉon mian serĉas mi en feliĉo fremda,
por tri egale gravas ĉi tiu geedziĝo,
do ĝin plirapidigu, aŭ hardu mian koron,
ĉar ja geedze ligi ĉi tiujn du amantojn,
jen: rompi miajn tenojn kaj fini la turmentojn.
Sed mi jam tro malfruas, mi iru al Ĥimena,
ŝi per konversacio mildigos la aflikton.

TRIA SCENO

LA GRAFO
Do fine vi min venkis, kaj la favor' de l' reĝo
altigas vin ĝis rango de mi meritita,
vin faras guvernisto de la Kastilja princo.
DON DIEGO
Ĉi honoraĵ' donita al mia familio
primontras lian juston kaj bone pruvas tion,
ke la iamajn servojn li scias rekompenci.
LA GRAFO
Kiel ajn grandu reĝoj, nur nin similas ili,
erari same povas, kiel aliaj homoj,
kaj ĉi elekto pruvos al ĉiuj korteganoj,
ke ili mise scias la nunajn servojn pagi.
DON DIEGO
Ne pli jam pri l' elekto, vin tiom iritanta,
favor', ĝin faris eble ne malpli, ol merito,
sed oni ja respektu la absolutan povon,
ne plu ekzamenante la volon de la reĝo.
Al la honoro, kiun li donis, donu duan,
per sankta nod' ni ligu la domojn reciproke,
vi havas solfilinon, kaj mi nur solan filon,
ilia nupto faros ja nin pli ol amikoj.
Ni nin honoru tiel, akceptu lin bofilo.
LA GRAFO
Partiojn pli altrangajn li devas ja pretendi,
kaj la brilego nova de via alta devo
ŝveligos lian koron per fierec' pli vanta.
Plenumu ĝin, Sinjoro, guvernu do la princon,
montrante, kiel devas li regi la provincon,
tremigi la popolojn sub sia leĝo ĉie,
inspiri bonajn ame kaj la malbonajn time,
aldonu al ĉi virtoj la virtojn militestrajn,
montrante, kiel devas li hardi sin al penoj
fariĝi senegala en la meti' de Marso,
pasigi tutajn tagojn kaj noktojn surĉevale,
ripozi tutarmita, sieĝi urbomurojn,
kaj sole al si ŝuldi la gajnon de batalo.
Instruu per ekzemploj, eduku lin perfekta,
per faktoj klarigante tuj viajn lecionojn.
DON DIEGO
Por lerni el ekzemploj li, spite de l' envio,
ellegi devos sole vivhistorion mian.
Tie en longa vico de gloraj militfaroj,
li vidos, kiel devas li jugi la naciojn,
ataki fortikaĵon, komandi la anneon,
kaj sur heroaj agoj konstrui sian famon.
LA GRAFO
L' ekzemploj vivaj havas ja pli potencan povon,
princo ne bone lernas el libro sian devon,
kaj kion faris sume ĉi tiuj multaj jaroj,
kion ja ne egalus eĉ sola mia tago?
Vi estis iam brava, kaj mi nun estas tia,
ĉi brak' estas plej firma subteno de l' reĝlando,
ĉi glav' se brilas, tremas Granad' kaj Aragono;
kaj mia nomo servas rempare por Kastiljo,
sen mi vi baldaŭ devus sub fremdaj leĝoj vivi,
kaj viaj malamikoj fariĝus viaj reĝoj.
Jen, ĉiu tag' kaj horo, por levi mian gloron,
al laŭroj metas laŭrojn kaj al triumf' triumfon,
ĉe mia flank' la princo ja povus en bataloj
elprovi sian bravon, en ombro de ĉi brakoj,
kaj lernus li la venkon min rigardante venki,
kaj por respondi sian tre grandan karakteron,
li vidus...
DON DIEGO
Vi, mi scias, la reĝon servas bone,
mi vidis vin batali kaj sub mi mem komandi,
kiam la aĝ' glacion en miajn nervojn verŝis,
min prave anstataŭis valoro via rara.
Finfine, ke mi ŝparu parolojn superfluajn,
hodiaŭ vi ja estas, kio mi estis iam.
Vi povas tamen vidi, ke en ĉi konkurado,
la reĝ' inter ni metis ioman diferencon.
LA GRAFO
Jes, kion mi meritis, vi kontraŭ mi akiris.
DONDIEGO
Kiu ĝin de vi prenis, meritis ĝin pli bone.
LA GRAFO
Kiu pli bone uzas, nur tiu ĝin pli indas.
DONDIEGO
Nu, esti rifuzita, ne pruvas tion, certe.
LA GRAFO
Vi ĝin intrige gajnis, maljuna kortegano.
DONDIEGO
La bril' de miaj agoj tutsole min protektis.
LA GRAFO
Pli prave: vian aĝon honoris nur la reĝo.
DONDIEGO
La reĝ' farante tion, mezuris nur la bravon.
LA GRAFO
Kaj tial ĉi honoro ŝuldatis sole al mi.
DONDIEGO
Kiu ĝin ne akiris, ĝin tiu ne meritis.
LA GRAFO
Mi ne meritis? Mi?
DON DIEGO
Vi!
LA GRAFO
Jen, via senhonteco,
aĝul', aŭdaca, havu la indan rekompencon.
(Li vangofrapas lin.)
DON DIEGO
Finu, post ĉi insulto forprenu mian vivon,
l' unua, kiu frunton de mia ras' ruĝigis.
LA GRAFO
Kion vi pensas fari kun tia malforteco?
DONDIEGO
Ho dio, min forlasas la eluzita forto!
LA GRAFO
Mi havas vian glavon. Sed iĝus «i tro vanta,
se ĉi trofeo honta plu ŝarĝus mian manon.
Adiaŭ. Al la princo, spitante al envio,
legigu, por instruo, vivhistorion vian.
Ĉi tiu justa puno de via vort' aroga
ĝin tre konvene kronos per eta omamaĵo.

KVARA SCENO

LA GRAFO
Furiozo, malespero, maljuno malamika!
Ĉu mi do vivis tiom nur por ĉi malhonoro?
Kaj ĉu mi do griziĝis en la militaj penoj
por vidi unu tagon ke velkas laŭroj tiaj?
Ĉi brako, kiun mire respektas Hispanujo,
ĉi brako, tiomfoje savinta jam la regnon,
oftege firmiginta la tronon de la reĝo
ĉu nun partion mian perfidas nenifare?
Ho rememor' kruela de mia glor' pasinta!
Laboron tiomtagan forviŝas unu tago!
Nova ofic' fatala por mia feliĉeco!
Alta kulmin' de kiu honoro mia falas!
Ĉu vidu mi, ke l' Grafo triumfas vian brilon?
Kaj mi senvenĝe mortas, aŭ vivas en la honto?
Grafo, nun vi fariĝu la princa guvernisto,
ĉi alta rang' ne decas al homo senhonora,
via orgojl' ĵaluza per ĉi insulto grava
malgraŭ elekto reĝa jam igis min malinda.
Kaj ho, vi, glora ilo de miaj heroaĵoj,
mia timinda glavo, sed en ĉi ofendego
servinta nur parade, kaj ne por min defendi,
iru jam kaj forlasu la lastan el la homoj,
transiru, por min venĝi, en pli kapablajn manojn!

KVINA SCENO

DON DIEGO
Rodrigo, ĉu vi havas kuraĝon?
RODRIGO
Patro, ĉiu
krom vi, tuj spertus tion!
DON DIEGO
Agrabla ekkolero!
Inda venĝemo, tiel dolĉega por doloro!
Mi en ĉi nobla bolo rekonas mian rason,
mia junec' revivas en ĉi subita ardo.
Ho, venu, fil' kaj sango, riparu mian honton,
venu min venĝi!
RODRIGO
Kial?
DON DIEGO
Pro insulteg' kruela.
Kiu nun al ni ambaŭ mortfrapas la honoron.
Pro vangofrap'. Jam perdus la senhontul' la vivon,
sed mia aĝo trompis deziron mian noblan.
La glavon, kiun ne plu eltenas miaj brakoj,
al viaj mi konfidas por venĝi kaj por puni.
For! Kontraŭ arogulo elprovu vian bravon:
la sango sola povas ofendon tian lavi.
Mortu aŭ murdu! Krome, por vin ne mistifiki,
mi kontraŭ vir' timinda instigas vin batali,
mi vidis lin, kovritan de sango kaj de polvo,
tra la armeo tuta teruron porti ĉien.
Per lia brav' mi vidis cent skadrojn disrompiĝi.
kaj, por finfine diri ankoraŭ ion plian,
li estas...
RODRIGO
Diru, diru!
DON DIEGO
La patro de Ĥimena.
RODRIGO
La patro...
DON DIEGO
Ne respondu, mi konas vian amon;
sed sen honor' vivante oni ne indas vivon.
Pli kara ofendinto, l' ofendo des pli granda!
Nun pri l' insult' vi scias, en \ja man' la venĝo,
nenion pli mi diras, min venĝu kaj vin venĝu,
vin montru inda filo de patro, kia mi.
Premita de mizeroj truditaj de la fato
mi iras plori. Iru, kuregu, flugu, venĝu!

SESA SCENO

RODRIGO
Vundita ĝis la fundo brusta,
de neantaŭvidita kaj murda sortobato,
jen mi, venĝont' mizera de plendafero justa,
objekto malfeliĉa de plej malprava fato.
Sen mov' mi rigidiĝas kaj la anim' senforta
cedas al ĉi frapo morta.
Amrekompencon baldaŭ mi esperis,
ho ĉielo, sort' ĉagrena,
insulton mia patro nun suferis,
kaj lin ofendis patro de Ĥimena.

Turmentoj mordas mian sinon,
kontraŭ honoro mia nun amo mia penas,
mi devas venĝi patron kaj perdi amatinon,
dum tio movas koron, ĉi tio brakon tenas,
ho, trista trudelekto: perfidi mian flamon,
aŭ forpenu mian famon,
jen, la mizer' senfina ambaŭflanke,
ho ĉielo! Sort' ĉagrena!
Ĉu la insulton lasi do pun-manke,
ĉu puni do la patron de Ĥimena?

Patr', amatino, amo kaj honoro,
nobla kaj kruda servo, kaj tiranec' aminda,
plezuroj miaj mortos, aŭ velkos mia gloro,
tie la malfeliĉo, ĉi tie viv' malinda.
Esper' kruela, kara de l' koro devkonscia,
sed samtempe ampasia!
Ho, pleja malamik' de mia koro,
glavo, kaŭz' de l' sort' ĉagrena,
ĉu mi ricevis vin por venĝ' pri l' gloro,
ricevis vin por perdo de Ĥimena?

Prefere pasi malapere!
Samkiel patron, ŝuldas mi mian amatinon,
se venĝas mi, ŝi sentos malame kaj kolere.
Se ne2 mi tiros/al mi ja ŝian malestimon.
Jen, aŭ mi malfidelos esperon plej ĉielan,
aŭ malindos mian belan.
Sufero kreskas, se mi volas ĝin kuraci,
ĉio — pli kaj pli ĉagrena.
Ho, kor', se l' vivon devas mi donaci,
mi mortu sen ofendo de Ĥimena.

Sen ia kontentigo morti!
Serĉante tombon, kiu mortigos mian gloron,
tra Hispanujo lasi pri mi la famon porti,
ke mi de mia domo ne ŝirmis la honoron,
respekti amon, kies ruin' ne estas duba
al mia pens' inkuba,
mi ne aŭskultu logan penson tian,
ĝi igas nur ĉagrena,
ni iru, brak', kaj savu gloron mian,
ĉar nepras ja la perdo de Ĥimena.

Jes, mia mens' min trompis plene.
La devo, pli ol al ŝi, al patro min ordonas,
ĉu mortos mi batale, ĉu mortos mi ĉagrene,
samkian mi ricevis, mi puran sangon donas.
Mi jam akuzas min mem pro kulpa sendecido,
al la venĝo, en rapido!
Nun mi, hontante tiom da hezito,
ne estu plu ĉagrena,
ĉar mia patro estas ofendito,
eĉ se ofendis patro de Ĥimena.